Seksa Politiko (libro)

Sexual Politics
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Kate Millett
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1970
Eldonejo Doubleday
Ĝenro literatura kritiko
vdr

Seksa Politiko (en la angla : Sexual Politics) estas libro el 1970 de Kate Millet, usona radikala feministo el la dua ondo de feminismo de la 1970-aj jaroj. La libro estas konsiderita klasikaĵo de feminisma literaturo, kaj mejloŝtono en la evoluo de feminisma teorio. [1]

La verko estas rigardita kiel klasikaĵo de feminismo kaj unu el kernaj tekstoj de radikala feminismo, forma peco formanta la intencojn de la dua ondo la feminisma movado. En Seksa Politiko, eksplicita fokuso estas lokita sur la ĉieco de vira superregado tra elstara arto kaj literaturo de la 20a jarcento. Laŭ Millet, okcidenta literaturo reflektas patriarkajn konstruojn kaj la aliseksema normismo (angle heteronormativity) de socio. Ŝi argumentas ke viroj establis potencon super virinoj, sed ke ĉi tiu potenco estas la rezulto de socia konstruo prefere ol denaskaj aŭ biologiaj kvalitoj.

  1. P. T. Clough (1994).

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search